Мир поэзии Поиск книг    О проекте    Обратная связь    Размещение рекламы

Hohlov Nikolao
«La tajdo»

Главная страница / Hohlov Nikolao «La tajdo»
Esperanto”, Horem bei Kцln). Ĝi prezentas al ni Hohlov kiel senteman kaj penseman intelektulon, kiu siajn pensa-dojn pri senco de la homa vivo kaj tajdojn de sentoj scias precize eldiri lirike. Tamen, kiam ni parolas pri sentoj, oni devas diri ke ne temas pri granda bruo, pri varmaj pasioj. Hohlov estas pli filozofiema kaj muelas sentojn en sia racio. Tiel oni povas diri, ke lia pesimismo, heredita de romantikaj poetoj de la 19-a jarcento, estas pli videbla en la penso ol en la sento-fono.


Tamen, “la ondoj de la vivo en la kor'” ne estas nuraj transponaĵoj el la literaturo; oni povas senti ke sub tavoloj de racio kaj ordigitaj sentoj, kiuj ne deziras forbruligi poezion, ekzistas animo kiu peze kaj sincere suferas. Pro kio suferas la poeto? Ĉiu poeto plej bone naĝas en sia gepatra lingvo. Kvankam esperantistoj ofte estas du- aŭ pli-lingvuloj, al Hohlov videble mankas la rusa lingvo: “Aĥ – kial Esperanto ne havas la daktilojn / Dorlotajn rusajn rimojn simbolojn de la am'” (Plendo). Krome, al homo-humanisto, batalanto por pli bona mondo, por mondo de kompreno, kvankam kozmopoliteco estas normala, senhejmeco, neeblo reveni hejmen, estis granda doloro. Tial li lirikas de sur la kruco, krucumita inter la idealoj kaj la realo:


“Mi levas mian kapon en ĉielon,


Sed per piedoj staras sur la ter';


Nur idealojn vidas kiel celon,


Sed nutras min per krudreala ver'.”


(Mia vojo)


Skribante belsone, belritme kaj fajne metaforike, Hohlov “survoje al iu fatala nenio”, kreas vivan kaj tre valoran poezion. Nur bedaŭrindas ke “semo (ne) arbiĝiŝ”, ke arbo de lia poezio ne plenkreskis, ĉar Hohlov estis gran-da talentulo. Li, kiu skribis “La lirikon mi ne kreas – / – min obsedas la liriko”, restis flanke de Kalocsay

Назад  

стр.33

  Вперед
Наши спонсоры:
Назад  

стр.33

  Вперед