Мир поэзии Поиск книг    О проекте    Обратная связь    Размещение рекламы

Hohlov Nikolao
«La tajdo»

Главная страница / Hohlov Nikolao «La tajdo»
kaj Baghy, al kiuj li dediĉis po unu poemon en sia verko. Feliĉe, eĉ tiu sola poemaro prezentas al ni Hohlov kiel antologian poeton, kiu indus altiri pli da intereso ol ĝis nun al li estis dediĉite, kaj kiu al la legantaro donos pro-fundan ĝuon de vera liriko.




Zdravko Seleš










DE LA MUSIQUE, AVANT TOUTE CHOSE …




P. Verlain






LA TAJDO





Alterne ĉiam venas kaj defluas


La ondoj de la vivo en la kor',


Simile al la maro ili bruas


Kaj, rokojn atakinte, rampas for.




Post paŭza tago de l' serena glato


Jam rulas sin la akvo por batal',


Kaj des pli furiozas en la bato,


Ju pli la rokoj spitas en fatal'.




Lanugan ŝaŭmon ridetante vestas


La vera ĝojo sub la suna bril',


Sed la angoro muĝas kaj tempestas


En sia gala, nuba maltrankvil'.




Kaj ŝanĝas sin en ĉiu kora tremo


La kanto de l' batalo kaj kviet',


Kaj tajdas en la sango la poemo


De l' krea kaj eterna Prapoet'.




Pro tiu tajdo vibras mia roko


Kaj vibros ĝis la falo sen reven',


Sub karmanjola fajfo de l' siroko


Kaj demoneca rido de l' siren'.




Por

Назад  

стр.33

  Вперед
Наши спонсоры:
Назад  

стр.33

  Вперед